Universitato de Suda Karolino

Universitato de Suda Karolino
publika universitato
esplorada universitato
publika eduka institucio en Usono Redakti la valoron en Wikidata
moto Emollit mores
nec sinit esse feros

Lernado humanigas karakteron
kaj ne permesas ĝin esti kruela

Informoj
fondodato 1801
Situo
Geografia situo 33° 59′ 51″ N, 81° 1′ 31″ U (mapo)33.9975-81.025277777778Koordinatoj: 33° 59′ 51″ N, 81° 1′ 31″ U (mapo)
lando Usono
adreso Columbia-Campus, Columbia, SC, 29208
poŝtkodo 29208
Nombroj
nombro de studentoj 35 470 vd (stato: septembro 2020)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Suda Karolino (Suda Karolino)
Universitato de Suda Karolino (Suda Karolino)
DEC
Universitato de Suda Karolino (Usono)
Universitato de Suda Karolino (Usono)
DEC
Map
Universitato de Suda Karolino
vdr

La Universitato de Suda Karolino (angle University of South Carolina; akronime : USC, UofSC [1] aŭ simple Suda Karolino) estas publika esplora universitato, situanta en Columbia en Suda Karolino, Usono, kiu estis establita en 1801. La universitato estas la plej granda en la lando, kun proksimume 52,000 studentoj, kun pli ol 35,000 ĉe la ĉefa kampuso de Columbia aktuale en aŭtuno 2019 [2]. La Universitato de suda Karolino estas la ĉefinstitucio de Ŝtata sistemo de la universitatoj kaj ofertas pli ol 350 studprogramojn por bakalaŭro, magistro kaj doktoreco ĉe 14 altlernejoj kaj lernejoj.

La universitato havas entute kvar kampusojn en la ŝtato. La ĉefa institucio de lernado en Columbia estis establita kiel South Carolina College en 1801. La universitato estas konsiderata kiel la plej bona laŭ kvalito en la ŝtato.

La instruejoj kun studentaj nombroj (2006) estas:

  • USC, Columbia (1801) - 27,390 studentoj
  • USC Beaufort (1959) - 1,386 studentoj
  • USC Aiken (1961) - 3,380 studentoj
  • USC Upstate (1967) - 4,610 studentoj

Menciindas ke, la universitato havas la plej grandan kolekton de skota literaturo ekster Skotlando kaj la plej grandan kolekton de la skribaĵoj de Ernest Hemingway [3]. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato povas esti nomitaj John Floyd kaj Lindsey Graham. La Universitato de Suda Karolino estas membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj.

  1. Replacing UofSC signage is a ‘process’ – and could take years. Alirita October 14, 2023.
  2. Official Enrollment Report – Fall 2019. Ipr.sc.edu. Alirita October 25, 2019.
  3. . After 2,000-piece acquisition, UofSC now has world's largest Hemingway collection. Daily Gamecock (September 27, 2012). Alirita October 21, 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search